Spunk Archive estas sendependa ararhxisma eldona projekto.  Nia celo
estas kolekti anarhxismajn, alternativajn kaj `subterajn' materialojn
en elektronika formo en komputiloj, kaj havebligi ilin senpage.  La
arhxivo nuntempe trovigxas en la Internet (tutmonda reto de komputiloj,
kiun povas aliri kvin milionoj da homoj), sed ni volas ankaux eniri la
mondon de bultenejoj, personaj komputiloj kaj al tiuj sen aliro al
komputiloj.  Ni volas helpi redaktistojn kaj verkistojn sxangxi aux
verki siajn tekstojn en elektronika formo kaj uzi la dissendajn
kanalojn de la tutmondaj retoj: tekstajn arhxivojn en komputiloj,
elektronikajn dissendlistojn, ktp.  Ni sercxas kontribuajxojn de
gazetoj, flugfolioj, libroj, artikoloj, intervjuoj, recenzoj, afisxoj,
kaj aliaj ajxoj, kaj eldonata kaj maleldonata, en kiu ajn lingvo.  Vi
povas sendi kontribuojn aux retposxte aux diske.  Se vi uzas
tekst-redaktilan aux tekst-pretigan programon, ni povas eldoni vian
verkon tutmonde.  Vi pagos nenion.

Je Spunk Archive funkciigas redaktantaro kun membroj en Nederlando,
Italio, Svedio, Usono kaj Britio.  Ni uzas retposxton por kunordigi kaj
administri la arhxivon.  Por pli da informo kaj kopion de nia aktuala
katalogo, kontaktu al Spunk Archive per retposxto cxe
spunk-list@lysator.liu.se aux skribu nin cxe unu el tiuj adresoj:

  Spunk Archive 
  C/o Autonomous Centre of Edinburgh, 
  17, West Montgomery Place,
  Edinburgh
  Scotland 
  EH7 5HA

  Spunk Archive 
  c/o Practical Anarchy
  PO  Box 179
  College Park, MD 20741-1079
  USA